Rusová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusová
germane Reischdorf
pereinta vilaĝo
Lasta situanta detruota konstruaĵo de municipo, la konstruaĵo de fervoja stacidomo
Oficiala nomo: Rusová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Kryštofovy Hamry
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Domoj 0 (2011)
Situo Rusová
 - alteco 800 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 01″ N 13° 10′ 03″ O / 50.45028 °N, 13.16750 °O / 50.45028; 13.16750 (mapo)
Katastro 9,52 km² (952 ha) Rusová
Loĝantaro (2021)
Denseco 0 loĝ./km²
Unua skribmencio 1367
 - pereo 1970-aj jaroj pro akva rezervujo Přísečnice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 431 91
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rusová
Portalo pri Ĉeĥio

Rusová (germane Reischdorf) estas katastra teritorio kaj pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. Hodiaŭ ĝi estas parto de municipo Kryštofovy Hamry. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km sudoriente de Kryštofovy Hamry. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Chomutov–Vejprty. La municipo perdis plimulton de loĝantoj dum ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio, definitive ĝi poste estis likvidita dum konstruado de akva rezervujo Přísečnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1367. En la jaro 1689 estis barokigita gotika tombeja kapelo de sankta Marteno el la 15-a jarcento kaj avancita je filia preĝejo. Dum alinombrado de domoj dum Maria Tereza Rusová havis 198 numeroj de domoj. En la jaro 1761 ĉi tie estis konstruita konstruaĵo de lernejo, en la jaro 1892 estis establita memstara romkatolika paroĥejo Rusová. En la jaro 1872 estis komencita trafiko sur fervoja linio kaj estis ĉi tie establita poŝto, en kies rondon apartenis ankaŭ vilaĝoj Podmilesy, Nová Víska, Louchov kaj Domašín.

El la municipo devenanta kolono kun statuo de Bona Paŝtisto, nun lokigita en Hora Svatého Šebestiána

Ĉirkaŭ la jaro 1712 estis sur krevela vejno ĉe Rusová remalfermita pli malnova minejo Martin.

En la jaro 1900 vivis en la municipo 3571 loĝantoj, plej multe en la historio de municipo. En la jaro 1911 estis en la municipo konstruita akvokondukilo kaj elektro estis alkondukita en la jaro 1921. Al tiu ĉi jaro vivis ĉi tie 2248 loĝantoj, el tio 2225 de germana nacieco.

En la jaroj 1935–1939 estis en Rusová konstruita preĝejo de sankta Marteno, konsekrita denove al sankta Marteno.

La municipo perdis plimulton de la loĝantoj dum ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio, se en la jaro 1930 ĉi tie vivis 2 045 loĝantoj, en la jaro 1950 poste nur 328. Definitive la municipo estis likvidita dum konstruado de akva rezervujo Přísečnice, kiu komencis printempe de 1973.

En la jaro 2003 pereis lla paroĥejo Rusová. En la jaro 2009 estis en Rusová registrita unu adreso, konstruĵo de la eksa stacidomo, kiu estis detruita en la jaro 2012.

Mastrumo[redakti | redakti fonton]

Panorama vido al Farmo de ventaj elektrejoj Kryštofovy Hamry, sur teritorio Rusová estas plimulto de turbinoj dekstre

En la jaro 2006 kaj 2007 estis en Rusová trafikigitaj du grupoj de ventaj elektrejoj. Ventaj elektrejoj Rusová (ankaŭ Rusová-Podmíleská altaĵo) ensumigas tri turbinojn Nordex kun povumo 2,5 MW, ili do havas suman povumon 7,5 MW.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 122
18802 919
18903 213
19003 571
19102 927
19212 248
JaroLoĝantoj
19302 045
1950328
1961304
1970207
19800
19910
JaroLoĝantoj
20010
20210

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nuligote la vilaĝon estis en ĝi memorige protektataj domoj n-ro 60, 105, 132, 144, 240, 256, 279, 270, domo ĉe n-ro 60 kaj turista loĝigejo.

La baroka kolono kun statuo de Bona Paŝtisto el la jaro 1715 estis translokigita ĝis Hora Svatého Šebestiána kaj duflanka statuaro de sankta Familio, kiu situadis ĉe vojo ĝis Přísečnice, en arbaran tobejon en Vejprty.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]