Saltu al enhavo

Roya Toloui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roya Toloui
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1966 (1966-05-22) (58-jaraĝa)
en Bane
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ferdousia Universitato de Maŝhado Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
homrajta aktivulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Roya TOLOUI (n. 1966) estas eminenta irana (kurddevena) ĵurnalistino, aktivulo por homaj rajtoj kaj feministino, aktuale loĝanta en Usono.

Ŝi naskiĝis en Bane en okcidenta Irano. Ŝi ricevis abiturientan diplomon ĉe Bane kaj studis patologion en la Maŝhada universitato. Ŝi estis la ĉefredaktoro de «Rasan» (esperante «Leviĝo»), kurda ĉiumonata revuo pri virinaj aferoj. Tri numeroj de la revuo estis eldonitaj en Sanandaĝo de printempe de 2005, sed somere de 2005 ĝi estis fermita de la irana juĝistaro.

Toloui ankaŭ estas la fondinto de la «Asocio de la kurdaj virinoj, aprobantaj pacon» en Kurdistano. Ŝi ankaŭ estas membro de Kurda PEN Club. Pro sia malkaŝa kritiko de respondeculoj kaj ankaŭ pro defendo de la rajtoj de kurdaj kaj iranaj virinoj, ŝi estis akuzita de revolucia tribunalo en aprilo 2005 pri minaco al nacia sekureco.[1] Post manifestacioj en lokoj de okcidenta Irano, loĝataj de kurdoj, ŝi estis arestita la 2-an de aŭgusto 2005 kaj liberigita post 66 tagoj en oktobro 2005.[1] Tiu okazo estis menciita dum la Internacia PEN Club-tago de la malliberigita verkisto en novembro 2005.[2] Post liberigo, ŝi fuĝis el Irano al Turkio kaj fine ŝi serĉis rifuĝon en Usono en aprilo 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 [1][rompita ligilo]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2009-08-15.