Saltu al enhavo

Rosario Silva Simonovis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rosario (Rosarito) SILVA SIMONOVIS (1865-?) estis venezuela pianisto kaj komponistino naskita en Karakaso, filino de Andrés Antonio Silva Fernandez, Rektoro de la Centra Universitato de Venezuelo, la unua publika kaj aŭtonoma Universitato de la lando. Rosario prenis pianolecionojn de la granda pianisto kaj komponisto Ramón Delgado Palacios (18631902). Delgado Palacios estas mita figuro en la venezuela tradicio kiel virtuoza pianisto kaj komponisto. Liaj komponaĵoj prezentis verajn defiojn por la interpretistoj. Li estis profesoro ĉe la Nacia Akademio de Belartoj en Karakaso kie li elmontris sian unikan instrumetodon per kiu li trejnis multajn disĉiplojn.

Verŝajne dum la tempo de la instruado Rosario kaj Ramon vivis idilion kaj promeson de geedziĝo, kiu konkretiĝis jarojn poste (1901) kiam Rosario Silva Simonovis jam estis konata pianisto kaj komponistino.

Tiu geedziĝo tranĉis la iluzion de alia sinjorino, lia tiama lernantino Lucila Luciani (1882-1971) kiu estis enamiĝinta al li. Lucila, kiu fariĝos historiisto kaj muzikisto, publikigis poste sian taglibron kaj komentojn pri tiuj eventoj. Sur tiuj paĝoj ŝi malkovras siajn sentojn, la specon de idilio kiun ŝi vivis, kaj la motivojn de ĝia malsukceso:

Ĉi tiu idilio, se vi povas nomi ĝin, estis interrompita, unue pro lia edziĝo kun Rosario Silva Simonovis (ankaŭ pianisto kaj komponisto), kaj due, li estis jam tre malsana, pro alkoholismo kaj lia volforto estis tro malfirma por rezisti ĝin."

Certe, Ramón Delgado Palacios forpasis en Karakaso ses monatojn post sia edziĝo.

Post la morto de Ramón Delgado Palacios, lia vidvino Rosario publikigis portreton kiun li faris de Lucila Luciani kaj tri el liaj komponaĵoj.

Rosario edziniĝis duan fojon al ankaŭ pianisto Juan Antonio Paz Castillo.

Rosario Silva Simonovis publikigis en la muzika kaj literatura revuo ‘El Cojo Ilustrado’ sian verkon “María” kiu portas la subtitolon ‘Venezuela valso’.

Sub tiun ĉi subtitolon eniras ritmo kiu diferenciĝas de la eŭropa valso. La venezuelaj valsoj respegulas miksaĵon de kulturoj: la eŭropa kaj la folklora idiosinkrazio kiu kreskis en la 19-a jarcento en Venezuelo kaj la tuta Sudameriko. La eŭropa valsa ritmo komencis esti diferencigita kaj ornamita per naciaj ritmoj, precipe en triobla tempo kun kelkaj variacioj, sed restas brila kaj eleganta venezuela tipa ritmo.

En la tipaj venezuelaj valsoj oni trovas du partojn, unu en minora tonalo, kiu kutime estas je la komenco, sekvata de alia pli gaja, kiu faras kontraston kun la unua.

La sudamerika kaj ankaŭ la venezuela muziko de la 19-a jarcento estas admirinda, konsiderante ke ĝi estis jarcento de militoj. Estas malfacile kredi ke en tiuj kondiĉoj oni povis komponi tiel belajn pianajn muzikojn, kiuj kvankam ĝi estas bazita sur eŭropa estetiko, havis konsiderindan nacian stampon. Kelkaj el tiuj mirindaj verkoj estis inkluditaj en ‘El Cojo Ilustrado’.

Alia valso de Rosario Silva Simonovis kiu ankoraŭ restas kaj estas same bela, estis “Radio de Luno” (Rayo de Luna) kiu estis ludita kaj registrita de la elstara pianisto, komponisto kaj dirigento de korusoj kaj orkestroj Evencio Castellanos en la KD “Venezuelaj valsoj” (Valses Venezolanos) de 1997.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 216 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

  • "María" (venezuela valso) de Rosarito Silva