Saltu al enhavo

Romulana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romulana
La skribo
fikcilingvo
Parolata en Ne konata
Parolantoj Dekduo
Kreinto Marc Okrand
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Romulan
vdr
juna romulanino, aperinta en la televida serio Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio

La romulana lingvo estas fikcilingvo kreita por Paramount Pictures. Ĝi estas parolata de la romulanoj, ekstertera speco de homsimilaj estaĵoj aperanta en la film- kaj televidaj serioj kaj kinejaj filmoj Star Trek.

Laŭ la irlanda-usona verkistino Diane Duane, kiu por sia sciencfikcia libroserio Rihannsu analizis kaj mem pluevoluigis la romulanan lingvon, la lingvo evuolis el praa formo de la vulkana lingvo (la vulkana lingvo mem en la filmoj estas inventaĵo de la lingvisto Marc Okrand, kiu ankaŭ respondecas pri kreo de la klingona lingvo) kaj laŭsone por ordinara terano similas kiel miksaĵo de latino kaj la kimra lingvo.