Saltu al enhavo

Romia domo (Lepsiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Romia domo en 1850 (tiutempa kuprogravuraĵo)

La Romia domo (germane: Römisches Haus) en Lepsiko, Germanujo estis konstruaĵo starigita inter 1832 kaj 1834 por la muzikaĵeldonisto Hermann Härtel sur lia grundo de ĉe Peterssteinweg ĉe la eliro de Münzgasse.[1] Temis pri verko novrenesanca inspirite de Vilao Farnesina de Romo kun loggia-parto kvinope malferma. Arĥitekto ĝia estis Woldemar Hermann[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Genelli-salono

Härtel dungis Bonaventura Genelli por pentri dudek pentraĵojn supre de la fenestroj sed ekkverelis kun li. Freskojn tiujn finis do Friedrich Preller la Maljuna[3]. Temis ili pri Odiseo.[4] En 1873/74 Julius Naue dekoraciis la balsalonon laŭ ciklo de Cindrulino de sia ĉefo Moritz von Schwind el la jaroj 1852–1854.[5].

Härtel akceptis dome ekz. siajn kolegojn de la estraranaro de Gewandhausorchester Leipzig kaj aliajn anojn de muzikaj kaj literaturaj rondoj lepsikaj. Dum al dua duono de la 19-a jarcento kutimis kunvenadi tie ĉi multaj elstaruloj. Tamen la domo mem havis plurajn posedantojn, ekz. ekde 1837 la urban konsilianon Philipp Leplay[6].

La domo malkonstruitis en 1904 kiam la strato Härtelstraße bore plilongigendis ĝis Peterssteinweg; la lukro vendada por la posedantoj superis ĉion senton monumentprotektan. Tamen la altvaloraj freskoj de Preller translokigitis tiam en la ŝtuparon de la biblioteko universitata; bedaŭrinde ili detruitis bombade en la 6.4.1945.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Horst Riedel: Stadtlexikon Leipzig von A – Z, Leipzig 2005, ISBN 3-936508-03-8, p. 508
  2. Carl Weidlinger: Leipzig. Ein Führer durch die Stadt und ihre Umgebungen. Leipzig 1860, represo 1989, ISBN 3-350-00310-9, p. 101.
  3. Friedrich Preller d.Ä. (1804–1878): Leben und Werk., de Ina Weinrautner, Lit, 1997, p. 23-24.
  4. Jen la konkretaj titoloj de la ses preller-aĵoj: Heimkehr von der Jagd auf der Insel der Kirke / Empfang des Moly / Abschied von Kalypso / Nausikaa / Ankunft auf Ithaka / Odysseus bei Eumaios.
  5. Kiam Romia domo estis malkonstruata la cindrulinaĵoj forigatis por esti remuntotaj en 1907 en al aŭditorio de la nova liceo porknabina de Otto Wilhelm Scharenberg. Tie ili postvivis la Duan Mondmiliton. En 1949 oni venigis surloken la kolektojn de la Fakultato porlaborista kaj porkamparana kaj la aĵoj de Moritz von Schwind devis laŭ komunisma ideologiaĉo cedi pro laŭdira reakcieco. Du de la freskoj kaŝitaj malantaŭ muro saviĝis; remalkovrite en 1989 kaj restaŭrite en 1990 ili nuntempe apartenas al la Historia muzeo lepsika kaj spekteblas ĉe la sidejo de la gazeto Leipziger Volkszeitung.
  6. En urba gvidlibro de 1860 citatas la heredantoj Baumgärtner kiel posedantoj.
  7. Universitätsbibliothek Leipzig 1933–1945

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Naumann: Das römische Haus. Einem verlorenen Kleinod auf der Spur. PROLEIPZIG, Leipzig 2007, ISBN 978-3-936508-33-8.
  • Horst Riedel (red.: Thomas Nabert): Stadtlexikon Leipzig von A bis Z. PRO LEIPZIG, Leipzig 2012, ISBN 978-3-936508-82-6, p. 507-508
  • Julius Vogel: Das Römische Haus in Leipzig: ein Beitrag zur Kunstgeschichte des neunzehnten Jahrhunderts. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1903

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maison romaine (Leipzig) en la franca Vikipedio.