Romanika domo (Bad Kösen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romanika domo, fasado antaŭa

La Romanika domo (germane: Romanisches Haus) en Bad Kösen, Germanujo, estas unu el la plej malnovaj profanaj ejoj de Meza Germanujo. Ĝi ja aperas sur la listo de la monumentoj de la Strato de la romaniko kaj uzatas nuntempe kiel muzeo municipa.

Ejo[redakti | redakti fonton]

Korto, maldekstre la artohalo

Havas la domo longecon de 31 metroj kaj larĝecon de 11 metroj. La konstrufundamentoj de la naturŝtone farita ejaro datumas el la tempo de Romaniko, de ĉ. la jaro 1100. Ĝi apartenis al episkopa bienego ene de la Episkopujo Naumburg. Kiam instalitis la cisterciana Abatejo Pforta estis Cusne antaŭaĵo ekonomia de la monaĥejo, dependante de Pforta.

Muzeutiligon oni startigis en 1955. Tie spekteblas daŭra elmontrado pri la urba historio kaj la etapoj de la menciita klostro. En la supra etaĝo temas pri la salejo kösen-a ĝis 1859; krome rakontatas la evoluo de la urbo je kuracbanejo. Nek malĉeestas objektoj de la fama studenta korporaciaro Kösener Senioren-Convent (kp. Rudelsburg). Tra la Romanika domo oni atingis tra statua ĝardeno kun eta ekspozicio de mezepoka kaj aktuala plastikarto, la t.n. artohalon (Kunsthalle). Tie ĉi admireblas teretaĝe maldaŭraj ekspozicioj kaj malteretaĝe kolekto de ĉ. 250 pupoj de la kösen-a artistino Käthe Kruse, kaj ekster tio la kunmetitaĵaro de Wilhelm Bröker. De kiam Bad Kösen estiĝis kvartalo de Naumburg (Saale) (en la 1.1.2010) la Romanika domo estas filio de la Urba muzeo de Naumburg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jochen Gericke: Das Romanische Haus in Bad Kösen. Zur Geschichte des Romanischen Hauses, des Klosters Pforte und der Stadt Bad Kösen. Bad Kösen, tria eldono 1983

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.13555555555611.7225