Rojo Butarque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rojo Butarque
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La rojo Butarque [butarke] (aŭ Butarko) estas akvofluaĵo en la Regiono Madrido (Hispanio), apartenanta al la baseno de la rivero Manzanares —alfluanto siavice de la rivero Jarama kaj tiu de Taĵo—, en kiu ĝi elfluas dekstre.

Fluo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ekfluas okcidente de la urbo Madrido, ĉe Boadilla del Monte, pasante poste tra la municipaj teritorioj de Alcorcón, Leganés kaj Madrido. En tiu lasta elfluos en la rivero Manzanares en la areo de la Parko ''Lineal'' de Manzanares, en la distrikto Vilaverdo, kie ĝi nomigas kvartalon.

La rojo estas kanaligita dum granda ero en Alkorkono kaj Madrido, kvankam fluas libere ekde la Parko Presillas, nordoriente de Alkorkono, ĝis ties eniro en la municipa teritorio de Madrido. En Leganés ĝi pasas tra la areo de la kvartalo Fortuna por alveni kelkajn metrojn poste al lago Butarque, kaj plue kelkajn kilometrojn ĝis industria zono Prado Overa, antaŭ eniri en kanaligejo kiu alportos ĝin ĝis la rivero Manzanares. Inter la kvartalo Fortuna kaj la ŝoseo de Leganés al Carabanchel, la rojo trapasas malgrandan riverarbaron konata kiel Parque Lineal Arroyo Butarque.

En la rojobordoj troviĝis nombraj kuŝejoj de aĵoj el loĝantoj de tiuj bordoj, ekde la Paleolitiko ĝis la Mezepoko, kiam la vilaĝoj troviĝis ĉe la rojo, kiaj Butarque aŭ Overa, kiuj poste estos abandonataj pro malbonaj sankondiĉoj de la zono, kaj kies loĝantoj fondos kun aliaj setlantoj la domaron de Leganés, en 1282.

La rojo enhavas abundan populacion de karpoj, kvankam estas programo por anstataŭi ilin per trutoj, kiuj ege malpliiĝis.