Rojo Abroñigal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rojo Abroñigal
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La rojo Abroñigal (aŭ Valnegral[1]) estas akvofluaĵo en la Regiono Madrido (Hispanio), apartenanta al la baseno de la rivero Manzanares —alfluanto siavice de la rivero Jarama kaj tiu de Taĵo—, en kiu ĝi elfluas dekstre.

Fluo[redakti | redakti fonton]

Tiu rojo estas subterigita preskaŭ entute kaj fluas tra la urbo Madrido, Hispanio. La malgranda depresio kiun ĝi formas estis uzata kiel kontraŭsona natura barilo sum la konstruo de la ĉirkaŭa aŭtoŝoseo M-30 (nune strato 30), en la 1970-aj jaroj. Granda parto de la orienta zono de tiu vojo korespondas kun ties akvofluejo. La rojo Abroñigal nomigis la fervojan stacion Madrid-Abroñigal, dediĉata al transporto de varoj kaj situanta sudoriente de la ĉefurbo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio de León Pinelo, Anales de Madrid de León Pinelo: reinado de Felipe III, años 1598 a 1621, 1931, Estanislao Maestre, Madrido, s.d..