Rodolphe Meyer de Schauensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodolphe Meyer de Schauensee
Persona informo
Rodolphe Meyer de Schauensee
Naskiĝo 4-an de januaro 1901 (1901-01-04)
en Romo
Morto 24-an de aprilo 1984 (1984-04-24) (83-jaraĝa)
en Filadelfio
Ŝtataneco UsonoSvislando vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rodolphe Meyer de Schauensee (4a de januaro 190124a de aprilo 1984) estis usona ornitologo.

Li naskiĝis en Romo, Italio, kaj lia familio translokiĝis al Usono en 1913. Li estis zorgisto pri birdoj ĉe la Akademio de Naturaj Sciencoj de Filadelfio dum preskaŭ 50 jaroj. Li elstaris ĉefe pro sia studado pri birdoj el Sudameriko. Li etendis la akademian kolekton de birdohaŭtoj, kaj partoprenis en kolektaj veturoj al Brazilo, Tajlando, Birmo, suda Afriko, Sudorienta Azio kaj Gvatemalo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. S. Dillon Ripley (1986). “In Memoriam: Rodolphe Meyer De Schauensee”, The Auk 103 (1), p. 204–206.