Rodin-skandalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La t.n. Rodin-skandalo de 1906 okazis en Vajmaro kaŭzigante la demision de Harry Graf Kessler kiu estis grava estro de Grandduka muzeo pri artoj kaj artmetioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dek du bildoj de nudulinoj

Jam en 1904 estiĝis retrospektivo pri Auguste Rodin en Vajmaro laŭ iniciato de Kessler. Sekvis en 1905 la akiro de bronza plastiko pri la fera erao de la homaro laŭ volo de lia grandduka moŝto Vilhelmo Ernesto. Tiun jaron oni aljuĝis al Rodin, okaze de la 100-a datreveno mortotago de Friedrich Schiller, honoran doktorecon en Jena. Por esprimi dankon donacis Rodin al la anoj de Jena sian bronzan skulptaĵon Minerva starigotan en la senata salonego de la universitato (kie ĝi ĝis hodiaŭ spekteblas).

Duan donacon donis Rodin al la grandduko mem kio estis estonta elirpunkto por la menciita skandalo. Pro ke kiam la 14 desegnaĵoj de nudulinoj estis prezentataj en la Artohalo vajmara la gazeto "Weimarische Landeszeitung Deutschland" de la 17.2.1906 [1]fifamige deploris absolutan perdon de decoj en Vajmaro. La kampanjon ekigis la pentristo Hermann Behmer kaj oni riproĉis al Kessler akcepton de la rodin-aĵoj sen antaŭa interkonsento kun la suvereno. Fakte, Kessler antaŭe ne priparolis la aferon kun la grandduko. Dum la ekspozicia inaŭguro Kessler mem ne ĉeestis; klaras ke temis pri atako de konservativuloj kontraŭ la ĝenerala pretemo de Kessler antaŭenigi modernismon artan en Vajmaro.[2] La eksponitaĵoj estis admireblaj inter la 5-a de januaro kaj 16-a de marto 1906.[3]

Kessler kaj Henry Van de Velde malfavoris ĉian patriotismo-arton kiĉan kaj malaltvaloran. [4] Sekvis en la 3-a de julio samjare la abdiko de Kessler muze-estrece.[5]

Krome Kessler tute estis forpelita de kortegaj deĵoroj pri kio ŝuldiĝis i.a. intrigoj de Aimé von Palézieux-Falconnet. Sendube ankaŭ la kolera sinprezento de Kessler plie faciligis por la kontraŭuloj forigon de li.

Justus H. Ulbricht taksis tiun ĉi skandalon politika.

Der ‚Rodin-Skandal‘ ist ein treffendes Beispiel für den Konflikt zwischen vorgeblich ‚unpolitischen‘ kulturellen Entwürfen und offen politischen Tendenzen der offiziellen wilhelminischenKunstpolitik, deren ideologischer Kern die Idee einer sittlichen Erziehung der deutschen Nation zu sich selbst mittels Kunst gewesen ist. Dieser nationalpolitischen Intention, Erbe des alten konsensuellen Kunstnationalismus des 19. Jahrhunderts, widersprach die Avantgarde mit ihren Form- und Stilexperimenten radikal – auch wenn manche ihrer Vertreter der Maxime ‚Erziehung durch Kunst‘ selbst verpflichtet blieben.[6]

Finfine lia elstara porarta laboro de Kessler inter 1903 kaj 1906 ne savis lin. Inverse li venĝis per gazetara kampanjo kontraŭ Falézieux.

Dum la ekspozicio Krieg der Geister (aŭgusto ĝis novembro 2014 Vajmare) estis temigita tiu ĉi skandalo.[7][8]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anne-Marie Bonnet: Auguste Rodin, Erotische Aquarelle – Rodins späte Zeichnungen – Für eine Kultur der Begierde. München 1995

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte. C. H. Beck Verlag, München 2012, ISBN 978-3-406-63030-9, p. 251 f.
  2. Art. Rodin-Skandal. Che: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 369-370
  3. Petra Bierwirth: Bilder der Seele. Auguste Rodins Zeichnungen, volumo 2, p. 19.
  4. Peter Merseburger: Mythos Weimar. Zwischen Geist und Macht. München 2013, ISBN 978-3-423-30787-1, p. 243–284.
  5. https://www.uni-weimar.de/de/universitaet/profil/portrait/eva-willkommen-zurueck/eva-als-teil-des-unesco-welterbes/
  6. Justus H. Ulbricht: »Deutsche Religion« und »Deutsche Kunst« Intellektuelle Sinnsuche und kulturelle Identitätskonstruktionen in der »Klassischen Moderne«. Disertacio, Jena 2006, p. 268-269
  7. Wolfgang Holler, Gerda Wendermann, Gudrun Püschel: Krieg der Geister – Weimar als Symbolort deutscher Kultur vor und nach 1914. Sandstein, Dresden 2014, ISBN 978-3-95498-072-7, p. 122, 127-128, kataloga numero 127.
  8. Volker Wahl: Jena als Kunststadt. Begegnungen mit der modernen Kunst in der thüringischen Universitätsstadt zwischen 1900 und 1933. Leipzig 1988, p. 55–77.