Robert E. Holmes
Robert E. HOLMES Jr. (naskiĝinta en 1956) estas usona amatora astronomo, profesie fotisto.
En 2002, li kreis la Instituton de Astronomia Esploro (Astronomical Research Institute aù ARI), ne-profitcela organizaĵo, kiu ofertas al studentoj horojn da observado per teleskopoj de la Observatorio de Astronomia Esploro komence en Charleston (Ilinojso) poste en Westfield ankaù en Ilinojso.
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 25 asteroidoj inter 2004 kaj 2015,[1] iuj kun Harlan Devore aù Tomáš Vorobjov. Li krome malkovris la ne-periodan kometon C/2008 N1 (Holmes).[2]
La asteroido 5477 Holmes estis nomita en lia honoro.[3]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Oficiala paĝaro de ARI
- angle Robert Holmes ĉe la Astronomical Research Institute (ARI) en Westfield, Ilinojso, el la paĝaro de The Planetary Society'
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Robert Holmes (astronomo) en la itala Vikipedio.