Rivero Mendoza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Mendoza
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 273 km
Fluo
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj [[]]
vdr

La Rivero Mendoza estas rivero situanta en la nordo de la provinco Mendoza, Argentino. Pasas tra la urbo Luján de Cuyo, situanta ĉe la urbo Mendoza, nome provinca ĉefurbo, kaj estas unu el plej gravaj fontoj de akvo por irigacio de la lando.

Formata tute el akvo de malglaciiĝo, elfluas ĉe Punta de Vacas, kie kunfluas la riveroj Tupungato kaj Cuevas kaj, poste maldekstre la Rivero Vacas; ekde tiu loko ĝi ricevas akvon de la riveroj Colorado kaj Blanco (dekstre) kaj de la rojoj Picheuta kaj Uspallata maldekstre. Irigacias la terojn de la departementoj Luján de Cuyo, Maipú, Guaymallén, Las Heras, San Martín kaj Lavalle en la provinco Mendoza kaj elfluas en la lago Guanacache. Tiuj lagoj — kies kolektujo estas la Rivero Desaguadero — malsekiĝis laŭ la tempopaso, pro la dissendo de akvo de la riveroj Mendoza kaj San Juan.

Ĝi havas akvokvanton de 50 m³/s kaj liveras akvon al la ĉefaj oazoj de la regiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]