Rio Verde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rio Verde
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 225 696  (2022) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 48′ S, 50° 56′ U (mapo)-17.797777777778-50.927777777778Koordinatoj: 17° 48′ S, 50° 56′ U (mapo) [+]
Alto 748 m [+]
Areo 8388,295 km² (83 882 9.5 ha) [+]
Rio Verde (Brazilo)
Rio Verde (Brazilo)
DEC
Rio Verde
Rio Verde
Situo de Rio Verde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rio Verde (Goiás) [+]
vdr
Larĝa panoramo en Rio Verde

Rio Verde estas municipo, ankaŭ universitata grandurbo de la brazila subŝtato Gojaso.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Rio Verde en la subŝtato (ruĝe)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rio Verde situas en altebenaĵo en suda kaj meza partoj de la lando. La municipaj limoj estas Aparecida do Rio Doce, Cachoeira Alta, Caiapônia, Castelândia, Jataí, Maurilândia, Montividiu, Paraúna, Quirinópolis, Santa Helena de Goiás kaj Santo Antônio da Barra. Distancoj de Rio Verde: Goiânia (subŝtata ĉefurbo) 251, Braziljo 419, Campo Grande 483, Campinas 786, Belo Horizonte 857, Guarulhos 870, San-Paŭlo (urbo) 871, Curitiba 943, Nova Iguaçu 1047, Rio-de-Ĵanejro 1074, Porto Alegre 1426, Salvador de Bahio 1476, Teresina 1651, São Luís 1816, Belém 1785, Manaus 1821, Maceió 1906, Recife 2073, Natalo (Brazilo) 2185 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vojo en Rio Verde
Avenuo en Rio Verde

La evoluo de Rio Verde komenciĝis en 1838, kiam la registaro ofertis senimpostigon dum dek jaroj al iu ajn, kiu ekloĝus en la areo. En 1846 teroj estis donacitaj por la konstruaĵo de la unua kapelo. En 1848 la komunumo iĝis paroĥo (aŭ vilaĝo), en 1882 urbo (aŭ municipo).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Rio Verde estas la plej granda produktanto de grajnoj en la ŝtato (rizoj, sojfaboj, faboj, maizoj, sorgoj, milioj, sunfloroj, tritikoj). Oni produktas ankaŭ kotonojn kaj sukerkanojn (por la ekstraktado de sukeroj kaj etanoloj). Menciindas bredado de brutoj, kokinoj, ŝafoj. La grandurbo estas regiona instrua centro kun universitato kaj altlernejoj.

Granda ekonomia evoluo okazis en la 1970-aj jaroj pro malfermoj de pavimitaj vojoj. La agrikulturo jam produktis ne nur al la municipo, sed ankaŭ al la subŝtato. Ankaŭ venis usonaj kamparanoj, kiuj alportis maŝinarojn, teknologiojn, rimedojn kaj spertojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rio Verde havas enlandan flughavenon kun flugoj al 5 urboj. Du gravaj federaciaj aŭtovojoj transiras la municipon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Monumento de Rio Verde

Rio Verde situas en tropika zono, kiun influas la montara regiono. La ĉiujara averaĝtemperaturo estas inter 20 °C kaj 35 °C.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 31 de aŭgusto 2011.
Larĝa vespera panoramo en Rio Verde