Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno
Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno | ||
---|---|---|
konservatorio • Q1391024 | ||
Informoj | ||
fondodato | 1927 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 7′ 54″ N, 11° 35′ 31″ O (mapo)48.13162411.592077Koordinatoj: 48° 7′ 54″ N, 11° 35′ 31″ O (mapo) | |
lando | Germanio | |
adreso | Kellerstraße 6 | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
| ||
La Richard-Strauss-Konservatorio kiel bavara faka akademio por muziko de la federaciera ĉefurbo Munkeno estis muzika edukejo por profesiaj muzikistoj kaj muzikinstruistoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno evolui de du institucioj. En 1927 Jakob Trapp fondis privatan muziklernejon, kiu kvin jarojn poste alinomiĝis Trapp’sches Konservatorium der Musik. La dua antaŭulo estis la urba profesilernejo por muzikistoj, kiun estris de 1930 ĝis 1936 komponisto Hans Lang.
En 1962 la Munkeno, ĉefurbo de Bavarujo, transprenis la tenadon de la onta Richard-Strauss-Konservatorio, solidigis kaj alistrukturis ĝin kaj nomis ĝin laŭ la munkena komponisto Richard Strauss.
La 1-an de aŭgusto 2008 Richard-Strauss-Konservatorio eniĝis en la Altlernejon por Muziko kaj Teatro je Munkeno.[1]
Studo[redakti | redakti fonton]
La konservatorio ofertis edukadon al profesia muzikisto aŭ muzikinstruisto, kiu konsistigas komencon kaj kvalitan fundamenton por multaj aliaj muzikisto-profesioj.
Ĉiuj ofertataj studoj finiĝis per pedagogia aŭ arta diplomo. La antaŭdiplomaj kaj diplomaj ekzamenoj okazis antaŭ komisiono, konsistantaj el reprezentantoj de altlernejo kaj instruistoj de la konservatorio.
Fakaro[redakti | redakti fonton]
La fakaro entenas multnombron da instrumentoj same kiel la fakojn kantado kaj ĵazo, popolmuziko kaj elementa muzikinstruado same kiel katolika kaj protestanta eklezia muziko.
Fakultatoj[redakti | redakti fonton]
La lerneblecoj estas subdividitaj laŭ jenaj fakultatoj:
- ĉambromuziko
- orkestro, ĥoro
- muzikpedagogio, metodiko/didaktiko, instrupraktikado, staĝoj, elementa muzikinstruado, ritme muzika edukado, ensemblo kaj aranĝado same kiel Orff-a instrumentaro
- muzikteorio, aŭdekzercado, kompozicio
- piano, harpo
- kantado, voĉekzercado, paroledukado
- eklezia muziko, orgenmuziko
- popolmuziko, plukinstrumentoj, akordiono
- arĉinstrumentoj
- lignaj blovinstrumentoj
- latunaj blovinstrumentoj, timbaloj/frapinstrumentaro
- ĵazo
- antikva muziko, historiaj klavarinstrumentoj, bekfluto, transversa fluto, baroka violono, gambovjolo
- operlernejo
- lidakompanado, orkestroanstataŭa pianludo
- aranĝoj, publikaj muzikprezentadoj
Kunlaboro[redakti | redakti fonton]
La Richard-Strauss-Konservatorio kontinue kunlaboris kun la Altlernejo por Muziko kaj Teatro je Munkeno same kiel kun la Altlernejo por Muziko je Nurenbergo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (http://website.musikhochschule-muenchen.de/de/index.php?option=com_content&task=view&id=82&Itemid=543 Arkivigite je 2010-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Von der Central-Singschule zur Hochschule für Musik und Theater. Eldoninto: Hochschule für Musik und Theater München|