Revolucia Direktiga Soveto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revolucia Direktiga Soveto
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 21-a de marto 1919 - 1-a de aŭgusto 1919
Antaŭulo Kabineto Berinkey
Sekvanto Kabineto Peidl
vdr

Revolucia Direktiga Soveto, origine hungare Forradalmi Kormányzótanács, foje malofte Kabineto Garbai estis la registaro en Hungario dum la Hungara Sovetrespubliko. Ĝi gvidis la landon en 1919 nur 133 tagojn.

Ĉefministro Sándor Garbai

Historio[redakti | redakti fonton]

En la frua 1919 Antanto postulis pli kaj pli regionojn, kiujn jam la Kabineto Berinkey ne volis plenumi. Tiam parto de la radikalaj politikistoj estis en prizono, la kabineto oficiale transdonis la potencon al arestitaj radikuloj, tiel naskiĝis Hungara Sovetrespubliko. La nova registaro ne uzis la vorton „ministro”, sed komisaro. Post semajnoj ankaŭ la „subkomisaroj” iĝis egalrajtaj, tial tiu kabineto havis 35 ministrojn-komisarojn. Tio estis la plej granda en Hungario. Ili estis socialdemokratojkomunistoj. La registarestro estis Sándor Garbai, sed laŭ la historiistoj en la praktiko la ĉefo estis Béla Kun.

La Soveto tuj aranĝis armeon, krome en la 3-an de aprilo la Soveto deklaris novan konstitucion. La registaro aranĝis la ŝtaton laŭ direktivoj de Lenino. La fiaskon kaŭzis tio, ke la militaj planoj kontraŭ la rumanoj malkaŝiĝis, la plena Revolucia Direktiga Soveto rifuĝis al Vieno. Menciindas, ke tiu kabineto estis la dua, kiu sekvis la Grandan Oktobran Socialisman Revolucion.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Registaro de Revolucia Direktiga Soveto

Post deklaro de la konstitucio ŝanĝoj okazis en la komisararo. La novaj ministerioj:

Fontoj[redakti | redakti fonton]