Retservilo Apache

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Retservilo Apache
Aŭtoro Robert McCool
Programisto Apache Software Foundation
Lasta stabila versio 2.4.16
(la  15-an de julio 2015(nun 2015-07-15) (8‑jara))
Operaciumo Windows, OS X, GNU/Linukso, Unikso, FreeBSD, Solaris, NetWare, OS/2, TPF, OpenVMS kaj eComStation
Programlingvo C
Lingvo(j) C/C++,[1] XML[2]
Evoluigstato Aktiva
Programtipo TTT-servilo
Permesilo Apache License 2.0
Retejo httpd.apache.org
vdr

Apache estas unu el la plej multe uzataj TTT-serviloj en la mondo. Ekzemplo de malfermita kodo samkiel Linukso.

Apache haveblas kiel memstara programo, sed ankaŭ kiel unu programo el la diversaj XAMPP-pakaĵoj (LAMPP – por Linukso, WAMPP – por Vindozo, amp4ecs – por eCs resp. OS/2). Ĉio haveblas senpage.

Instalo en Vindoza komputilo[redakti | redakti fonton]

Versio 2.0.55[redakti | redakti fonton]

Apache estas senpaga retservilo: vi povas elŝuti ĝin el la retejo de Apache.

Elektu : "download Apache server", kaj se via komputilo funkcias per Vindozo (angle Windows), elektu "Binary" de la versio "2.0.55".

Registru dosieron en vian komputilon, kaj lanĉu la instalon.

Al la demando : Network Domain, skribu : 127.0.0.1
Al la demando : Server Name, skribu : localhost
Al la demando : Administrator's Email Address, skribu vian retadreson

Akceptu la pordon 80, kaj la instalo estas finita. Lanĉu vian Apache-servilon.

Instalu vian retpaĝaron en: "C:/Program Files/Apache Group/Apache2/conf/httpd.conf" aŭ difinu alian lokon modifante la linion DocumentRoot en via servilo. Ĉiuokaze, nepre enmetu paĝon kun la nomo index.html tien, kiel enirpaĝon por via retpaĝaro.

Trovu vian propran IP-adreson per la komando "ipconfig /all" (alirinte al DOS per: start/Run/Cmd), kaj sciigu la trovitan IP-adreson al viaj konatoj – tiuj skribu tiun trovitan adreson en siaj retumiloj jene: http: //???.???.???.??? kie ???.???.???.??? estas la trovita adreso. Pordo 80 estu nepre malfermita.

Versio 2.4.16[redakti | redakti fonton]

Postuloj por Windows 10:

  • "Skype" estu forigita el la komputilo.
  • Servo "W3SVC" estu haltigita (net stop W3SVC) por liberigi pordon 80
  • "Microsoft Visual C++ 2015 redistributable" estu instalita en la komputilon

Instalo:

  • Elŝutu "Apache 2.4.16 Win32" el retejo Apache Lounge[3].
  • Malpaku la ZIP-dosieron en C:\Apache24
  • Redaktu C:\Apache24\conf\httpd.conf (Listen 80; ServerName 127.0.0.1; DocumentRoot "c:/Retejo"; <Directory c:/Retejo> -ekzemple-)
  • Instalu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k install)
  • Startigu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k start)
  • Zorgu ke "Apache HTTP Server" povu trapasi la fajroŝirmilon

Kontrolo:

  • Tajpu la adreson http://localhost en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
  • Tajpu la adreson http://127.0.0.1 en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
  • Tajpu la IP-adreson de via propra komputilo en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla

Instalo en Linuksa komputilo (Ubuntu 22.04 LTS)[redakti | redakti fonton]

Versio Apache/2.4.52[redakti | redakti fonton]

Instalo:

  • Malfermu konzolon per Ctrl-Alt-T
  • Tajpu sudo apt update
  • Tajpu sudo apt install apache2
  • apache jam estas preta funkcii
  • Se necese redaktu (Ctrl-Alt-T sudo gedit) /etc/apache2/apache2.conf aŭ /etc/apache2/ports.conf
  • La defaŭlta dosierujo estas /var/www/html

Kontrolo:

  • Same kiel por Windows
  • Oni krome zorgu, ke fajroŝirmilo ne malebligu aliron al la retejo. Laŭnecese, oni tajpu "sudo ufw disable" en konzolo.

Sistemoj[redakti | redakti fonton]

Apache ekzistas por diversaj operaciumoj, interalie Vindozo, Linukso, OS X, OS/2.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lextrait, Vincent (januaro 2010). The Programming Languages Beacon, v10.0. Alirita 14 marto 2010.
  2. Languages. Apache HTTP Server. Black Duck Software. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2 aprilo 2014.
  3. Apache 2.4 VC14 Windows Binaries and Modules

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]