Retogeno el Karaunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retogeno el Karaunio estis agnoskata kiel la plej kuraĝa soldato de la arevaka urbo de Numanco. Heroo de la milito de la keltiberoj kontraŭ Romo, dum la sieĝo kiun Numanco suferis sub la roma jugo, ĝi eskapis la barilon por peti helpon kaj ĝi mortis kiam la romaj trupoj eniris en la urbo.

Lia imuna sinteno faris de li simbolon de la lukto por siaj teroj kaj por la libereco antaŭ la minaco al sklaveco sub la roma dominacio. Post la fuĝo trans la roma barilo, li atingis alveni al Lutio, pro tio ke la aliaj urboj al kiuj li petis helpon (Termanco kaj Uŝamo) estis neintaj pro timo al la reprezalioj farotaj de Scipiono Emiliana.

Lutia akceptis la proponon de Retogeno, sed kiam tion eksciis Scipiono, li decidis marŝi al Lutio kaj ordonis tranĉi la dekstrajn manojn al 400 viroj de la urbo, neebligante tiel lukti kaj morti en batalo laŭ honora formo. Inter ĉi tiuj 400 viroj, ili povis trovi Retogenon. Poste al li donis morton kaj li estis lasita fronte al la muregoj de la numanca urbo.