Renault Twizy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renault Twizy
Renault Twizy
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Renault
Produktkvanto (2011 - )
Motoro kaj transmisio
Motoro Elektromotoro
Pezo kaj povumo
Pezo 445 kg - 473 kg
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio 2 pordoj
Dimensioj
Longeco 2 320 mm
Larĝeco 1 190 mm
Alteco 1 460 mm
vdr

La Renault Twizy estas elektra aŭtomobilo de la varomarko Renault.

La Twizy havas dum normala uzado atingopovon de 50-80 km[1] kaj maksimuman rapidecon de 45 aŭ 80 km/h, depende de la tipo. La 45 km/h tipo estas en kelkaj landoj fakte mopedo kaj oni bezonas nur kondukpermesilon por mopedo.

La akumulatoro estas ŝargebla en 3,5 horoj per normala ŝtopilo. Ĝi devas esti luprenata.

Livereblas la Twizy Cargo kun pakaĵujo de 180 litroj kaj ŝarĝokapacito de 75 kg por alportadaj servoj en la urbocentroj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Renault Twizy retejo Arkivigite je 2017-07-30 per la retarkivo Wayback Machine konsultita je la 30-a de majo 2017

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]