Remparoj de Boleslao la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Remparoj de Boleslao la 1-a
Wały Chrobrego

esplanado
Prezento
Arkitekto Wilhelm Meyer-Schwartau
Dato de konstruo 1906-1921
Protekto Historia monumento ekde 1996
Geografio
Lando Pollando
Regiono Okcidentpomeria Provinco
Loko Szczecin
Geografia situo 53° 25′ 48″ N, 14° 33′ 55″ O (mapo)53.42986111111114.565333333333Koordinatoj: 53° 25′ 48″ N, 14° 33′ 55″ O (mapo)
Remparoj de Boleslao la 1-a (Szczecin)
Remparoj de Boleslao la 1-a (Szczecin)
DEC
Remparoj de Boleslao la 1-a
Remparoj de Boleslao la 1-a
Remparoj de Boleslao la 1-a
Situo de Remparoj de Boleslao la 1-a

Map

vdr

Remparoj de Boleslao la 1-a (germane Hakenterrasse, pole Wały Chrobrego) estas teraso kun suma longeco 500 m en la pola urbo Szczecin. Ĝi estas lokita sur deklivo de la rivero Odra. Antaŭ la Dua Mondmilito, ĝi nomiĝis pro germana prezidento de Szczecin, Hermann Haken.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1902-1907 estis formita, sur alteco de 19,3 m s.m. (19 m supre de Okcidenta Odra), la teraso laŭ projekto de germana arkitekto Wilhelm Meyer-Schwartau. En la jaroj 1906-1912 en la norda parto de teraso, estis konstruita la konstruaĵo por nuntempa Okcidentpomeria Provinca Oficejo (laŭ projekto de Paul Kieschke). En la meza parto estis lokita konstruaĵo de la Urba Muzeo (nuntempe Nacia Muzeo). Arkitekto de la Muzeo estis Wilhelm Meyer-Schwartau. Sur la teraso troviĝas ankaŭ konstruaĵo de nuntempa Mara Akademio, kiu estis projektita per Emila Drews, K. Hinckledeyn kaj Osterwold. Tiu objekto estis finkonstruita en la jaro 1921. Malantaŭ de teraso lokiĝas Parko de Stefan Żeromski kun monumento de Adam Mickiewicz (ĝis la jaro 1945 ekzistis monumento de Frederiko la 3-a anstataŭ la nuntempa).

Dum la Dua Mondmilito, teraso kaj konstruaĵoj estis preskaŭ ne detruitaj. Post la milito, en parto de konstruaĵo de la eksa Urba Muzeo estis lokita la Novtempa Teatro. Post la jaro 1989 terasoj kaj konstruaĵoj estis renovigitaj.

Nuntempe Remparoj de Boleslao la 1-a estas unu el la plej konataj protektitaj monumentoj de Szczecin. Ekde la 18-an de decembro 1996, la remparoj estas en la registro de monumentoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]