Regiona Parko de la Madrida Sudoriento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiona Parko de la Madrida Sudoriento
natura parko [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 17′ 0″ N, 3° 30′ 0″ U (mapo)40.2833-3.5Koordinatoj: 40° 17′ 0″ N, 3° 30′ 0″ U (mapo) [+]

Areo315,52 km² (31 552 ha)

Estiĝo28-a de junio 1994

Regiona Parko de la Madrida Sudoriento (Madrido)
Regiona Parko de la Madrida Sudoriento (Madrido)
DEC
Regiona Parko de la Madrida Sudoriento
Regiona Parko de la Madrida Sudoriento
Lokigo de Madrido en Hispanio
Map
Regiona Parko de la Madrida Sudoriento
Vikimedia Komunejo:  Parque Regional del Sureste [+]
vdr
Lageto Porcal kaj, fone ravinoj de montetoj Marañosa. Lagetoj kaj montetoj estas reprezentaj pejzaĝoj de la Regiona Parko de la Madrida Sudoriento.
Elfluo de la rivero Manzanares en Jarama en la Regiona Parko de la Madrida Sudoriento.
Ravinoj de Marañosa kaj cerealaj ebenoj.

La Regiona Parko de la Madrida Sudoriento (oficiale hispane Parque Regional en torno a los ejes de los cursos bajos de los ríos Manzanares y Jarama (Regiona Parko ĉirkaŭ la aksoj de la malsupraj fluejoj de la riveroj Manzanares kaj Jarama), populare konata kiel hispane Parque Regional del Sureste (Regiona Parko de la Sudoriento)) estas protektita areo de 31 552 hektaroj situanta laŭlonge de la mez-malsupraj fluejoj de la riveroj Jarama kaj Manzanares, en la Sudoriento (de tie ties nomo) de la Madrida Komunumo (Hispanio).

Ĉe Rivas-Vaciamadrid.

Estas regiona parko kiu etendas de nordo al sudo laŭlonge de Jarama, kie hegemonias riverbordaj ebenaĵoj kaj kelkaj montetoj, sed la natura riĉo de tiu spaco kuŝas sur la fruktodonaj cerealproduktaj ebenaĵoj, la gipsaj ravinoj de montetoj, riverbordoj kaj nombraj humidejoj kaj lagetoj. Grava loko estas la montetoj Marañosa, kie alto maksimume estas de 698 m. En la zono estas ankaŭ arkeologiaj kaj paleontologiaj kuŝejoj.

Tiu protektita loko estas ene de la municipaj teritorioj de Velilla de San Antonio, Ciempozuelos, Titulcia, Rivas-Vaciamadrid, San Martín de la Vega, Morata de Tajuña, Arganda del Rey, San Fernando de Henares, Pinto, Mejorada del Campo, Getafe, Valdemoro, Aranjuez, Chinchón, Torrejón de Ardoz, Coslada kaj Madrido.

40° 17′ N 3° 30′ O / 40.283 °N, 3.500 °O / 40.283; 3.500 (mapo)