Redingoto
Redingoto (france:redingote, kakografio de la angla:riding coat) estas longa mantelo kun granda kolumo kaj eventuale unu ĝis tri pelerinoj. La redingoto ekestis en Anglio dum la 18-a jarcento kiel rajdomantelo kaj familiariĝis dum la 19-a jarcento en Francio kiel laŭmoda mantelo por viroj kaj virinoj. Ĝis hodiaŭ ekzistas derivaĵoj de tiu stilo da manteloj.
Noto[redakti | redakti fonton]
La termino redingoto ansatataŭas la malnovan ne plu uzatan terminon ĵako.