Raymond Goudin
Raymond Goudin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1891 |
Morto | 30-an de novembro 1984 (93-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Francio • Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Raymond GOUDIN (naskiĝis en 1892, mortis en 1985) estis rusiljona esperantisto.
En 1909 li esperantistiĝis post la Universala Kongreso en Barcelono kaj en 1911 li fariĝis kasisto de la esperanto-grupo de Perpinjano.
Kiam restariĝis la grupo en 1920, post la ĉeso de la aktiveco pro la Unua Mondmilito, kie li estis mobilizita en ties komenco, li fariĝis vicprezidanto, kaj en 1924 li instruis esperanton ĉe la laborborso de Perpinjano.
Fonto[redakti | redakti fonton]
El la verko de Jean Amouroux Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, Revuo "Conflent" n° 137, 1985, kun afabla permeso de l'aŭtoro.