Rattersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rattersdorf, kroate Ratištrof, hungare Rőtfalva, estas vilaĝeto en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en la distrikto Oberpullendorf kaj en la komunumo Mannersdorf an der Rabnitz. Ĝis 1899 la oficiala loknomo estis la mallonga Rőt.

Kermeso en Rattersdorf

Situo[redakti | redakti fonton]

Rattersdorf troviĝas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo numero 61, laŭ la hungara landlimo, kontraŭe Kőszeg troviĝas. Liebing kontaktiĝas kun Rattersdorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1279 en formo "Reuth". En 1532 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 vivis en la komunumo 310 homoj (plejparte germanoj). Ankaŭ post Traktato de Trianon Rőtfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto Kőszeg/Güns, sed en 1923 ambaŭ ŝtatoj ŝanĝis Ólmod al Rendek/Liebing kaj Rőtfalva/Rattersdorf. Inter 1938-1945 Rattersdorf apartenis al nazia Germanio. Nuntempe loĝas en la vilaĝo proksimume duonmil homoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika pilgrimloka preĝejo de 1207 kun romanika, gotika, renesanca kaj baroka partoj, en 1696 rekonstruiĝis, apude sankta puto troviĝas (en 1964 renovigita)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio