Raroia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raroia
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 16° 5′ S, 142° 25′ U (mapo)-16.083333333333-142.41666666667Koordinatoj: 16° 5′ S, 142° 25′ U (mapo) f1
Situo de Raroia
Situo de Raroia

Map

Longo 44 kmf2
Larĝo 14 kmf3
Areo 19,5dep1 w3f4
Loĝantaro 303 (2007)
Ĉefa loko Ngnarumaova (Garumaoa)
bildo de insulo
vdr

Raroia estas atolo de la Tuamotua Insularo kaj apartenas al Franca Polinezio. Ĝi situas je 6 km sudokcidente de Takume kaj proksimume 55 km nordoriente de Nihiru.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Fiŝistoj en Garumaoa

La longo de oriento al okcidento estas 44 km, de sudo al nordo 14 km. La atolo konsistas entute el 280 rifoj, de kiuj 60 pli aŭ malpli situas ŝirmata je la mallofa flanko de la vento. La vilaĝo Garumaoa situas je la nordokcidenta flanko de la laguno, tuj sude de la ununura alirvojo Passe Garu. Ĝi estas Commune associée (asociita komunumo) de la komunumo Makemo kaj havas 303 loĝantojn.

Estas enirejo al la interna flanko de la atolo ŝipveturebla por maksimume 100 metroj longaj ŝipoj. Je la orienta flanko la atolo kreskas arbustoj kaj en la nordo kaj okcidento arboj. Interne la laguno profundas ĝis 27 metroj. La terareo nur estas 19,5 km², sed la atolo ĉirkaŭas areon de 385 km². Tie oni kultivas perlojn sur koralrifoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo Raroia estis en 1606 malkovrita fare de Pedro Fernández de Quirós. Li donis al ĝi la nomon "La Fugitiva".

La atolo antaŭ ĉio konatiĝis kiel la finpunkto de la Kon-Tikiekspedicio en 1947.[1] La ekspediciano Bengt Danielsson de 1949 ĝis 1952 faris sur Raroia doktoriĝo-esploron kaj verkis pri tio diversajn librojn.[2][3]

Ekspedicio Kon-Tiki (1947)
Satelita foto de la atolo
Mapo el 1954

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thor Heyerdahl, 1950. De Kon-Tiki expeditie: 8000 kilometer per vlot over de Grote Oceaan. Scheltens & Giltay. ISBN 978-90-77895-11-5
  2. angle Danielsson, Bengt, 1954. The happy Island. Readers Union, G. Allen & Unwin, London.
  3. angle Danielsson, Bengt, 1956. Work and Life on Raroia: An Acculturation Study from the Tuamotu Group, French Oceania. G. Allen & Unwin, London. (commercial edition of his Ph.D., Uppsala, 1955)
  • france Listo de insuloj en Franca Polinezio