Ralph Stanley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Stanley
Persona informo
Naskonomo Ralph Edmund Stanley
Naskiĝo 25-an de februaro 1927 (1927-02-25)
en McClure
Morto 23-an de junio 2016 (2016-06-23) (89-jaraĝa)
en Coeburn
Mortokialo haŭta kancero
Tombo Hills of Home Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lincoln Memorial University
Familio
Frat(in)o Carter Stanley
Edz(in)o Peggy Stanley • Jimmi Stanley
Infano Ralph Stanley II
Okupo
Okupo kantaŭtoro • banĝisto • muzikisto
TTT
Retejo http://www.ralphstanley.net/
vdr
Ralph Stanley kun la filo, Ralph Stanley II, en 2008

Ralph Edmund STANLEY, kutime konata kiel "Dr. Ralph Stanley" (naskita la 25-an de februaro 1927 en Big Spraddle (Virginio) Usono - mortinta la 23-an de junio 2016 en Coeburn (Virginio) Usono) estis usona blugresisto. Kun sia frato Carter (m. 1966) li formis la duopon "Stanley Brothers", kiu popularigis kaj riĉigis la novan ĝenron "Blugreso" en la 1940aj kaj 1950aj jaroj. Ilia versio de la kanto "Molly and Tenbrooks", eldonita en 1948, laŭ iuj muzikhistoriistoj kreis la ĝenron, ĉar ili estis la dua grupo (post Bill Monroe kaj liaj "Blue Grass Boys") publikiginta kantojn en tiu stilo. Iliaj subtenantaj instrumentaj muzikistoj nomiĝis la "Clinch Mountain Boys", kaj post la morto de Carter en 1966 pro sekvoj de troa drinkado, Ralph daŭrigis tiun nomon kiam li solkantis dum la postaj jardekoj (poste ankaŭ aliaj kantistoj, inkluzive de lia filo, ĉefkantis kadre de la grupo). En 2002 li ricevis premion Grammy pro sia registraĵo de la apalaĉa morna kanto O Death en la filmo O Brother, Where Art Thou? (2000).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la angla Vikipedio.