Saltu al enhavo

Rabe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rabe situas en la mapo en la verda municipo

Rabe, serbe Рабе, hungare Rábé estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Novi Kneĵevac.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rabe situas sur ebenaĵo, ĝuste ĉe renkontiĝo de serba, rumana kaj hungara landlimoj (sen limpasejoj), fine de sakovojo. Dum Hungara reĝlando tie preteriris la fervojo, kiu konstruiĝis jam en la komencaj jaroj inter Budapeŝto kaj regiono Suba Danubo. Post la 1-a mondmilito la trafiko ĉesis, sed nuntempe oni okupiĝas pri la restarto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1256. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1773 tabakkulturistoj refondis la komunumon. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, en distrikto de Törökkanizsa, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Rabe 135 da homoj, (hungaroj 123 (91 %), jugoslavianoj 5 (4 %), serboj 4 (3 %), kaj aliaj).

Monumento pri trilanda punkto en Beba Veche

Vilaĝservo estas unusola vendejo.

Trilanda punkto Kübekháza-Rabe-Beba Veche[redakti | redakti fonton]

Ĝi naskiĝis post Traktato de Trianon.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]