Ráckeresztúr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ráckeresztúr (rAckerestUr) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Martonvásár. La loknomo signifas hungare: serba-kruco-Dio.

Katolika preĝejo en Ráckeresztúr

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ráckeresztúr situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Ercsi troviĝas 7, Martonvásár 8, Százhalombatta 10, Érd 16, Gárdony 20, Budaörs 28, Budapeŝto 36 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj loĝis tie. Dum la turka dominado la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis, fine serboj alvenis kaj la tereno restis daŭre loĝata.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco konstruiĝis en 1725, en 1952 trakonstruiĝis, la turo estas 27 m-ojn alta.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Ráckeresztúr naskiĝis kanuisto József Hunics.