Queenstown (Sud-Afriko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Queenstown
urbo
Administrado
Poŝtkodo 5319 • 5320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 31° 54′ S, 26° 53′ O (mapo)-31.926.883333333333Koordinatoj: 31° 54′ S, 26° 53′ O (mapo) [+]
Alto 1 081 m [+]
Areo 71,3 km² (7 130 ha) [+]
Queenstown (Sud-Afriko)
Queenstown (Sud-Afriko)
DEC
Queenstown
Queenstown
Situo de Queenstown

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Queenstown, South Africa [+]
vdr


Queenstown (pli frue Queen Victoria) estas grandurbo kaj diocezo en Sudafriko, en provinco Orienta Kablando.

Mapo de Sud-Afriko, kie Queenstown estas trovebla nordoriente)

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Queenstown situas sur altebenaĵo laŭ rivero Komani en la nordorienta parto de la lando. Orient-Londono troviĝas 159, Port Elizabeth 260, Bloemfontein 315, Durbano 456, Johanesburgo 645, Pretorio 701, Kaburbo 822 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Queenstown

Tiama Queen Victoria estis fondita en 1853 kune kun fortikaĵo. La urbo prosperis daŭre ĝis la ekonomia krizo en la 1930-aj jaroj. En la 1960-aj jaroj la afrikanoj estis movitaj pli orienten, sekve Queenstown iĝis "urbo de blankuloj".

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Queenstown estas centro de la prospera ĉirkaŭa terkultivado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Queenstown situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Orient-Londono kaj Bloemfontein.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Queenstown havas subtropikan klimaton. La temperaturo varias inter 3-29 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en junio kaj en julio. Jare pluvas po 513 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas julie. En 2002 katastrofa neĝado okazis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • fortikaĵo nomata Heksagono
  • anglikana preĝejo
  • romkatolika katedralo
  • urbodomo
  • naturrezervejo en la proksimo

Fontoj[redakti | redakti fonton]