Pusztaföldvár
Pusztaföldvár | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5919 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 443 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 32′ N, 20° 48′ O (mapo)46.53333320.8Koordinatoj: 46° 32′ N, 20° 48′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 57,15 km² (5 715 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pusztaföldvár [+] | |||
Pusztaföldvár [pustafoldva:r] estas vilaĝo en Hungario, departemento Békés, en subregiono Orosháza. La loknomo signifas pusto-terofortikaĵo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 57 km²
- Loĝantaro: 1920
- Poŝtkodo: 5918
- Telefonprefikso: 68
Situo[redakti | redakti fonton]
Pusztaföldvár situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Orosháza estas proksime.
Historio[redakti | redakti fonton]
Pusztaföldvár estis unuafoje menciita en 1463, kiam la komunumo estis posedaĵo de familio Hunyadi. La vilaĝo detruiĝis en 1596, renaskiĝis en 1841.
Vidindaĵoj estas preĝejoj katolika kaj luterana el 1913. Sudoriente de la vilaĝo troviĝas la restaĵoj de antikva grunda fortikaĵo de la keltoj, krome la prarazeno de Tatársánc.
Vilaĝservoj estas lernejo ekde 1985, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, interreta domo.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Pusztaföldvár naskiĝis:
- agronomo Sándor Rajki
- István Kiss (algologo)
- skulptisto András Kiss Nagy, Kossuth-premiita
- luterana episkopo Lajos Szimonidesz.
Komunumoj pri földvár en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Estas rilatoj inter komunumoj havanta la nomon földvár.
Bácsföldvár | Balatonföldvár | Barcaföldvár |
Dunaföldvár | Pusztaföldvár | Tiszaföldvár |
Székelyföldvár |