Punta de Tarifa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Punta de Tarifa
kabo, terpinto [+]
SituoHispanio, Andaluzio
- koordinatoj36° 0′ 15″ N, 5° 36′ 37″ U (mapo)36.004166666667-5.6102777777778Koordinatoj: 36° 0′ 15″ N, 5° 36′ 37″ U (mapo)

Punta de Tarifa (Andaluzio)
Punta de Tarifa (Andaluzio)
DEC
Punta de Tarifa
Punta de Tarifa

Punta de Tarifa (Hispanio)
Punta de Tarifa (Hispanio)
DEC
Punta de Tarifa
Punta de Tarifa
Map
Punta de Tarifa
Vikimedia Komunejo:  Punta de Tarifa [+]
vdr
Punta de Tarifa vidita el spaco.

Punta de Tarifa, ankaŭ nomita punta Marroquí (Maroka pinto), estas promontorokabo de plej suda Hispanio apartenanta al la municipa teritorio de Tarifa, sur la marbordo de Atlantiko de la provinco Kadizo, en Andaluzio.

Sur la plej sudorienta pinto de la insulo Palomas aŭ insulo de Tarifa, ĝi konstituas la plej sudan punkton de kontinenta Eŭropo (36º de norda latitudo kaj 5º 36' de okcidenta longitudo), kaj krome ĝi estas la geografia dividejo inter la Atlantiko kaj la Mediteraneo, ĝuste antaŭ la urba kerno de Tarifa. Tiel ĝi estas praktike la norda pinto de la Ĝibraltara Markolo. La marbordo de Maroko povas esti facile vidata el tiu punkto. La insulo estas konektita al la kontinento pere de altigita ŝoseo. La insulo estis okupita pere de militista instalaĵo inter la 1930-aj kaj 2001.[1]

Sur la pinto staras la plej alta punkto de la insulo, kaj tie estas konstruita la lumturo de Punta de Tarifa.

La nomo Tarifa, kaj de la insulo kaj de la municipo, devenas el Tarif ibn Malik, kiu en 710 startigis tie la komencon de la Islama invado de Iberio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The armed forces in Tarifa". Arkivigite je 2018-10-11 per la retarkivo Wayback Machine TodoTarifa. Alirita la 21an de aprilo 2012.