La provinco Ŝarkija, ankaŭ literumata Aŝ-Ŝarqiyya (arabeمحافظة الشرقية, latinliterigo Muḥāfaẓa aš-Šarqīya respektive Muhāfaza aŝ-Ŝarkīja, en Esperanto "la orienta provinco") estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 5 354 041 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Zagazig, grava sateliturbo estas Urbo de la Deka de Ramadano kaj aliaj gravaj urboj estas Bilbejs kaj Abu Kebir. La teritorio situas en la orienta parto de la Nildelto.