Protestanta preĝejo (Tapolca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protestanta preĝejo de Tapolca
Protestanta preĝejo en Tapolca
Protestanta preĝejo en Tapolca
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tapolca
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo-luteranismo
provinco Veszprém
paroĥo loke
Dato de konsekro 1936
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Bálint Szeghalmy
Konstruado 1935
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tapolca, Darányi Ignác utca 1.
vdr

La protestanta preĝejo estas religia monumento historia en urbo Tapolca (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La reformacio atingis Tapolca jam frue, ekzemple en 1535 mem Mátyás Dévai Bíró predikis tie. Tamen dum la kontraŭreformacio la protestantismo malaperis en la areo. En la sekvaj jarcentoj la sporadajn kalvinanojn kaj luteranojn la komencaj vilaĝaj protestantaj pastoroj helpis. 1796 la preĝejo estis rekonstruita. En 1926 kalvinana filio estis fondita. La nun videbla protestanta kirko estis konstruita en 1935. Fine de la 2-a mondmilito la turo grandparte detruiĝis, la preĝejo estis prirabita. Post longa laboro la renovigaj laboroj finiĝis. La paroĥa statuso en 1959 alvenis, post jaroj ĝi retiriĝis, sed en 2000 denove alvenis. La pastra oficejo en la turo estis alirebla. En 2006 la plena kirko estis renovigita, ankaŭ nova harmonio estis aĉetita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto ĉe stratangulo. La konstruaĵo havas nekutiman aspekton, la fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo aliĝas maldekstre al navo. La turpinto estas piramida. Meze porĉo reliefas, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.