Projekto:Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020
#WPWP 2020
Vikipediaj paĝoj volas fotojn (WPWP) estas ĉiujara kampanjo, dum kiu Vikimedianoj en la diverslingvaj Vikipiediaj projektoj kaj komunumoj aldonas fotojn al Vikipediaj artikoloj, en kiuj bildoj mankas. Tio reklamas la uzon de ciferecaj aŭdvidaj dosieroj kolektitaj el diversaj Vikipediaj fotografiaj konkursoj, fotopromenoj organizitaj de la Vikimedia komunumo, ks. Fotoj atentigas legantojn pli bone ol teksto, ilustras la enhavon, pli bone instruas kaj engaĝas legantojn.
Miloj da bildoj estis donacitaj kaj aldonitaj al Vikimedia Komunejo (Wikimedia Commons) pere de diversaj programoj, fotopromenoj kaj konkursoj kiel internaciajn fotografiajn konkursojn: Vikipedio Amas Monumentojn, Vikipedio Amas Afrikon, Vikipedio Amas Teron, Vikipedio Amas Folkloron, ktp. Sed tamen relative malmultaj el ĉi tiuj fotoj estis uzita ĉe Vikipediaj artikoloj. Hodiaŭ komunejo gastigas milionojn da bildoj sed nur eta parto el ĉi tiuj estis uzita sur vikipediaj artikoloj paĝoj.
Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020 jam finiĝis.
Ensalutu aŭ registriĝu!
Trovu artikolon kiu bezonas foton.
Serĉu la ĝustan bildon / sonon / videon en Vikimedia Komunejo.
Aldonu ĝin al la artikolo en taŭgan lokon.
Aldonu #WPWP
en la resumo de redakto kaj publikigu viajn ŝanĝojn.
Ĉio farita! Nun ripetu ekde la 2a punkto!
Vi povas vidi kontribuojn al la konkurso
Kontribuado de plurmediaĵoj estas precipe por helpi al Vikipedio en Esperanto, al libera edukado kaj al Esperanto. Al palpeblaj premioj apartenas donackartoj provizitaj de la internacia teamo kaj speciala insigno al via uzanto-paĝo.
Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!
Vicordo:
- 1. Tarih
- 2. Elisardojm
- 3. Loopy30
- 4. Stefangrotz
- 5. Chnitke
- 6. Persia
- 7. Lordgentual kaj Vysotsky
- 8. B2Belgium kaj స్వరలాసిక
Netaksita:
- KuboF Hromoslav (ĉeforganizanto)
Organizanto: Esperanto kaj Libera Scio (KuboF Hromoslav)