Prizono Abu Salim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memoriga fotaro en februaro 2011 pri viktimoj de la masakro de 1996

Prizono Abu Salim estas super-sekureca malliberejo en Tripolo, Libio, kiu ofte estas priskribita kiel "fifama", fare de homrajtaj aktivistoj kaj aliaj observantoj. La internacia organizaĵo Amnestio Internacia postulis sendependan enketon pri mortoj, kiuj okazis tie en 1996. Tiu okazaĵo estas referencita de Amnestio Internacia kaj aliaj novaĵkomunikiloj kiel la Abu Salim-prizona masakro. Human Rights Watch opinias, ke 1.270 enprizonigitoj estis mortigitaj kaj nomas la malliberejon loko de skandalaj homrajtaj malobservoj.