Premio Unesko-Japanio pri Eduko pro Daŭripova Disvolviĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Premio Unesko-Japanio pri Eduko pro Daŭripova Disvolviĝo estas premio de Unesko de USD $150 000 donate ĉiujare al tri personoj aŭ organizaĵoj por projektoj, kiuj helpas edukon por daŭripova disvolviĝo. La premio estis establita en 2014 de la estraro de Unesko je la iniciato de la registaro de Japanio, kiel parto de la Tutmonda Agprogramo de Unesko pri Eduko pri Daŭripova Disvolviĝo. La ricevantoj estas elektitaj de juĝantaro de internaciaj membroj, nomumitaj de la Ĝenerala Direktoro de Unesko. La juĝantaro kunvenas ĉiujare en Parizo, Francio.

Oni donas la premion dum ceremonio ĉe la sidejo de Unesko en Parizo. La unua premio estis donita en novembro 2015 far Ĝenerala Direktoro Irina Bokova.[1]

Membroŝtatoj de Unesko aŭ ne-registaraj organizaĵoj en oficiala partnereco kun Unesko rajtas nomumi kandidatojn.

Komence de oktobro 2019, la premio doniĝas ĉiun duan jaron.[2]

Kriterioj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj kriterioj de taksado estas:[3]

  • Transformo: uzi edukon por subteni daŭripovan disvolviĝon, kiu rezultas je individua kaj socia ŝanĝo.
  • Integrigo: trakti la tri dimensiojn de daŭripova disvolviĝo (ekonomio, socio, medio).
  • Novigo: montri ennovigan kaj kreeman metodon pri eduko por daŭripova disvolviĝo.

Alia menciita kriteriojn por elekto estas: kontribuaĵo al la Tutmonda Agprogramo pri Daŭripova Disvolviĝo, kaj efiko kaj refareblo de la projekto.[4]

Ricevintoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj ricevintoj de la premio estis anoncitaj en septembro 2015. Ĝis nun, unu ricevinto estas Latinamerikano, unu Eŭropano, kaj unu Azio-Pacifikano.

2015[redakti | redakti fonton]

Ricenintoj:

2016[redakti | redakti fonton]

Ricevintoj:[8]

  • Kameruno: Centro por Komunuma Regenerado kaj Disvolviĝo
  • Japanio: Komisionon de Okajama por Progresigo de Eduko pri Daŭripova Disvolviĝo
  • Britio: Nacia Unio de Studentoj Britio

Ricevintoj:[9]

2018[redakti | redakti fonton]

Ricevintoj:[10]

2019[redakti | redakti fonton]

Ricevintoj:[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The UNESCO-Japan Prize on Education for Sustainable Development en la angla Vikipedio.