Preĝejo apostolo Bartolomeo (Muraszemenye)
Paroĥa preĝejo de Apostolo Bartolomeo | |
---|---|
Preĝejo apostolo Bartolomeo en Muraszemenye
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Muraszemenye |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Letenye |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo apostolo Bartolomeo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Muraszemenye.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis en 1332, sed tiam la gotika kirko estis dediĉita al Marteno de Tours. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en 1559. La katolika paroĥo refondiĝis en 1734. La nun videbla kirko estis konstruita en 1741, sed oni profitis restaĵojn de la malnova preĝejo. La orgeno estis farita en 1904, ĝi estis trakonstruita en 1960.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto, tamen apude estas videblaj:
- kruco kun Sankta Maria (1854)
- Piéta (1857)
- obelisko (1896)
- statuoj pri Koro de Jesuo kaj Sankta Maria (frua 20-a jarcento).
La fasado estas simetria, meze la larĝa kvadrata turo altiĝas. La absido estas plurlatera. Malgranda sakristio aliĝas al la navo. Interne kontraŭ la sanktejo galerio por la orgeno estas videbla. La predikejo kun la mebloj estis faritaj en la 18-a jarcento, la altaraj bildoj estis pentritaj en la 20-a jarcento.
Kermeso okazas en la 24-an de aŭgusto.