Preĝejo Sankta Triunuo (Mór)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mór (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Bodajk
paroĥo loke
Dato de konsekro 1701, post pligrandigo: 1801
Konsekrinto Pál Széchenyi (ĉefepiskopo)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko, poste eklektikismo
Konstruado 16961701
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 8060 Mór, Kapucinus tér 1.
vdr

La preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en urbo Mór (Hungario), en la urbomezo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mór havis kirkon dum la mezepoko, sed dum dominado de turkoj la kalvinanoj okupis ĝin. Jam dum la kontraŭreformacio en 1695 kapucenoj alvenis kaj helpe de donaco ili konstruis kirkon kun monaĥejo inter 1696-1701. Sismo kaŭzis damaĝojn en 1810, poste oni faris la plej necesajn riparajn laborojn. En la jaroj 1880 kaj 1881 la preĝejo estis pligrandigita. La turo konstruiĝis en 1884 (pli frue estis nur trunkita turo). La orgeno funkciis ekde 1907. En la 2010-aj jaroj renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas kune kun la monaĥejo laŭ placo sur iomete pli alta loko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo duone reliefas. La turo havas piramidan pinton kaj 2 sonorilojn. La enirejo funkcias tra la turo. La fasado havas ankaŭ 2 niĉojn (ene skulptaĵoj) kaj 3 fenestrojn. Sub la kirko estas kriptoj, kie estas entombigitaj familianoj Lamberg. Pri la murdita Franz Lamberg en 1848 estas memortabulo ĉe la sanktejo. La absido estas rektangula kaj estas aligitaj ambaŭ sakristioj.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa monaĥejo estis komence kapucena centro de la regiono. La monaĥoj estis motoroj de la vinkulturo en Mór. Inter 1734-1807 ene apoteko funkciis, poste ĝi estis forvendita por havi monon por la necesaj renovigaj laboroj. Ene estis ankaŭ biblioteko kun dek mil volumoj. Inter 1950-1989 la kapucenoj estis forigitaj, diocezaj pastroj faris la necesajn laborojn.

Kermeso okazas en la tago de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.