Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Triunuo (Hajdúnánás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Triunuo
Preĝejo Sankta Triunuo en Hajdúnánás
Preĝejo Sankta Triunuo en Hajdúnánás
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúnánás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Nagykálló
paroĥo loke, sed la zorganto en Újfehértó
Dato de konsekro 1895
Arkitektura priskribo
Konstruado 1895
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en urbo Hajdúnánás, en la urbocentro. Ĝi estas la unusola romkatolika preĝejo de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko okazis en 1361. Dum dominado de turkoj kalvinanaj hajdukoj alvenis kaj akiris la kirkon. Poste katolikoj vivis ĉi tie nur sporade. En 1863 ili konstruis kapelon, kiu post jaroj jam ne sufiĉis. Laŭ volo de József Samassa estis konstruita nova preĝejo en 1895. La orgeno estis kreita en 1896. La sanktejo iomete estis trakonstruita en 1965. La kirko estis deklarita historia monumento en 1992.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto inter arboj. Antaŭ la kirko statuo pri Sankta Maria estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en plurlatera absido, sed apude etendiĝas la larĝa sakristio. Interne sur la muroj kaj plafono freskoj estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.