Preĝejo Sankta Pompilio (Nagykanizsa)
Preĝejo Sankta Pompilio | ||
---|---|---|
Preĝejo Sankta Pompilio en Nagykanizsa
| ||
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Nagykanizsa | |
Geografia situo | 46° 27′ 26″ N, 16° 59′ 31″ O (mapo)46.45733333333316.991941666667Koordinatoj: 46° 27′ 26″ N, 16° 59′ 31″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Zala | |
diocezo | Kaposvár | |
dekanujo | Nagykanizsa | |
Dato de konsekro | 1934 | |
Konsekrinto | Nándor Rott | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Sankta Pompilio kaj Emeriko de Hungario estas romkatolika piarista preĝejo en Hungario, en urbo Nagykanizsa.
Historio[redakti | redakti fonton]
Piaristoj alvenis en Nagykanizsa en 1765. Ili ricevis la tombejan kapelon por servi. La propra kapelo estis konstruita en 1934 por lernantoj de la apuda gimnazio. Tiu estis la unua preĝejo de la mondo, kiu estis dediĉita al piaristo Pompilio Maria Pirrotti, kiu ĵus iĝis sanktulo. En 1948 la eklezia gimnazio ŝtatiĝis, samtempe oni faris paroĥon kun la dediĉo Emeriko de Hungario (la kapelo preĝejiĝis). Post 2 jaroj la piaristoj estis forigitaj, anstataŭ ili diocezaj pastroj servis plu. En la 1970-aj jaroj anstataŭ la ĉefaltaro oni metis grandan krucon. En la 1990-aj jaroj la piaristoj revenis kaj instruas en la gimnazio kaj jam ankaŭ en bazlernejo kaj infanĝardeno.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola laŭ trotuaroj de stratangulo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre troviĝas aldonaĵo. La enirejo funkcias preskaŭ meze, en la teretaĝa kaj etaĝa niveloj estas po 2 fenestroj. En flanko de la navo estas 3 altaj fenestroj. Interne ĉe la flankaj altaroj estas lignaj skulptaĵoj pri Sankta Jozefo Kalazanco, Elizabeto de Hungario, Emeriko de Hungario, Ladislao la 1-a (Hungario), Koro de Jesuo.
Kermeso okazas en la 15-an de julio.