Preĝejo Sankta Mikaelo (Varsány)
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Varsány
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Varsány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Szécsény |
paroĥo | loke ekde 1948 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
lokigo de altaro | {{{lokigo de altaro}}} |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en Varsány sur monteto.
Historio[redakti | redakti fonton]
Laŭ supozoj en tiu loko estis konstruita romanika-gotika kirko en la 12-a jarcento. Ĝi troviĝas en eklezia listo el 1332. En la 18-a jarcento ĝi estis barokigita, en 1841 pligrandigita laŭ romantikismo. La turo estis konstruita en 1903. Oni plene trakonstruis la preĝejon en 1957, tiam oni konstruis la krucnavon, ambaŭ sakristiojn kaj la absidon. Pro tiuj trakonstruoj el la baroko restis nenio, el la gotiko nur pecetoj. En 1963 dum la renovigaj laboroj la trovita gotika pordo estas prezentita. La orgeno ekfunkciis en 1971.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto. Malantaŭ la kirko estas kruco, krome en la korto ankaŭ monumento kreita en 2002 pri falintoj dum la 2-a mondmilito. Sur la ekstera muro de la kirko estas videbla reliefo pri Stefano la 1-a (Hungario). La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas piramida, 3 sonoriloj funkcias en la turo. La ĉefnavo havas krucnavon kaj finiĝas en hufoforma absido. La krucnavo kaj la absido estas pli malaltaj, ol la ĉefnavo. Du sakristioj aliĝas al la absido. Interne la kasona plafono estis farita en la 1980-aj jaroj, la sekpentraĵo pri vivo de Kristo en 1986. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Mikaelon. La instalaĵoj devenas el la 20-a jarcento.
Kermeso okazas en la 29-an de septembro.