Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Leonardo (Sorkifalud)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Leonardo
Preĝejo Sankta Leonardo en Sorkifalud
Preĝejo Sankta Leonardo en Sorkifalud
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sorkifalud
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Ják
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Leonardo, hungare Szent Lénárd templom estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Sorkifalud, ĝis 1939 en memstara vilaĝo Szentléránt. (La vilaĝo mem ricevis la nomon de la preĝeja patrono.)

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝa kirko en Szentléránt estis konstruita el romiaj ŝtonoj supozeble en la 13-a jarcento. La unua mencio okazis en 1342. La vilaĝanoj iĝis luteranoj antaŭ ol 1600. La katolika grupo kaj paroĥo refondiĝis en 1734. La preĝejo estis renovigita kaj pligrandigita laŭ baroko post kelkaj jardejoj. En 1850 ĝi bruliĝis, sed poste estis rekonstruita, post jarcento renovigita. La orgeno estis farita en 1960. En la 2010-aj jaroj la preĝejo estis plene renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas kaj plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La absido estas duonronda kaj larĝas same kun la navo. La navo kontaktiĝas kun la kuboforma sakristio.

Kermeso okazas en la 6-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.