Preĝejo Sankta Laŭrenco (Gebesee)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
urbokirko de Gebesee

Preĝejo Sankta Laŭrenco (germane: Lorenzkirche) estas protestantisma kirko en Gebesee, Germanujo. Ĝi kromnomiĝas kulturpreĝejo kaj finigas la Gera-biciklomigradvojon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La impona gotika urbeto-kirko, konstruite inter la jaroj 1406 kaj 1456, elstaras super la aliaj domoj. Ĉirkaŭ 1700 kaj 1900 okazis konstruaj ŝanĝoj, inkluzive de la orienta etendigo de la ĥorejo. Alia restaŭrado okazis inter la jaroj 1980 kaj 1985, dum kiu la interno plejparte ŝanĝiĝis. En 2013, per subvencioj de KIBA-fondaĵo, la tegmento estis novigita, kaj aliaj agoj estis faritaj pro korodo-protektado de feraĵoj. En 2017 la tegmento-trabaro estis riparita.

La ununava halokirko havas triflankan altarejan finiĝon ĝuante lumigon danke al ogivarkaj fenestroj, el kiuj ĉe kelkaj ankoraŭ videblas restaĵoj ornamripaj. Ĉe la norda flanko ekzistas angulfenestro kun profilstrukturaro. La kvaretaĝa turo estas sube finita per krucvolbo, en la supra etaĝo oni trovas krucfenestrojn kaj son-truojn kun ornamaĵoj; la spajro estas bukla.

Ambona altaro[redakti | redakti fonton]

La predikeja altaro de 1728 estis restaŭrata en 1992; ĝi estas dekoraciita per reliefigita foliaro kaj fruktaro montrante super la trapasejoj personigojn de Fido, Amo, Espero kaj Fideleco. La baptujon kreis Mauritius Becke en 1589. Menciindas krome kelkaj statuoj de sanktuloj, restaĵoj de triptiko kaj malmultaj figuroj originantaj el la pupitrego de la iama tombejkirko farite en 1635 laŭ la stilo de Hans Friedemann la Juna. Torso de pietato (fino de la 14-a jc) kaj statuo de Laŭrenco de Romo (komenco de la 16-a jc) kaj kelkaj tomboŝtonoj el la 16-a jc ankaŭ spekteblas (i.a de Philipp von Beichlingen el la jaro 1553-a).

Orgeno kaj horloĝo[redakti | redakti fonton]

La belega ĉeforgeno en riĉe ornamita orgenfasado farite en 1728 de Johann Michael Hartung verŝajne en 2028 denove ekfunkcios. Ĝis tiam dum diservoj estas uzataj pozitivo kaj cifereca sakralorgeno.

En la turo troviĝas tikla, historia horloĝmekanismo de Johann Gottfried Eberhardt el Stadtilm datumante de 1773.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag München/Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 428–429
  • Joachim Kuhles: Gebesee – Geschichte einer Kleinstadt im Spiegel thüringischer Geschichte. Volumo 1. Gutenberg Druckerei, Weimar 2016

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]