Preĝejo Sankta Georgo (Nagykáta)
Paroĥa preĝejo Sankta Georgo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Georgo en Nagykáta
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykáta |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Nagykáta |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Nagykáta (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En Nagykáta jam estis kirko en la 14-a jarcento. Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis. La katolika grupo estis refondita en 1698. Oni konstruis novan barokan preĝejon en 1745, sed oni uzis la restintan fundamenton. La orgeno estis farita en 1820 kaj trakonstruta en 1931. La kirko mem estis pligrandigita en la jaroj 1903 kaj 1904 kun flankonavoj. La 3 sonoriloj estis faritaj en 1913, 1929 kaj 1965.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola, sed antaŭ la fasado krucifikso estas videbla. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas kaj altiĝas. La turo havas 2 apogpilierojn. La enirejo estas tra la turo, pli supre estas niĉo, la fenestro estas ĉe la sonoriloj. La ĉefnavo havas po unu flanknavojn. La absido estas oklatera. Apude sakristio estas videbla. La ĉefaltaro havas 3 valorajn skulptaĵojn pri Sanktaj Georgo, Petro kaj Paŭlo. Menciindas la vitraloj.