Preĝejo Patrono de Hungaroj (Nagykanizsa)
Preĝejo Patrono de Hungaroj | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykanizsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Letenye |
paroĥo | en Szepetnek |
Statuso | filio |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | István Czigány |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Preĝejo de Patrono de Hungaroj, hungare: Magyarok Nagyasszonya estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Nagykanizsa, en urboparto Bajcsa [bajĉa].
Historio[redakti | redakti fonton]
La moderna malgranda kirko estis konstruita en 1997, en la sama jaro konsekrita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola apud vojo. La fasado estas simetria. Meze la enirejo funkcias, al kiu 4 ŝtupoj kuras supren. Antaŭ la enirejo 4 kolonoj tenas arkadon, malantaŭe la kvadrata turo altiĝas, sed en 45°a situo. Pinto de la turo estas piramido, similan sed pli malgrandan piramidon havas ankaŭ la arkado. La navo estas ordinara, sed ambaŭflanke ĝi havas po 3 fenestrojn. Ili estas longaj kaj supre ili havis selajn tegmentojn. La absido estas rektangula kaj same deturnita en 45°. Interne la ĉefaltara fresko prezentas Dipatrinon kun hungaraj sanktuloj. Menciindas la vitraloj kaj emajlaj bildoj de Mária Hertay.
Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.