Preĝejo Patrono de Hungaroj (Újfehértó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Patrono de Hungaroj
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj en Újfehértó
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj en Újfehértó
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Újfehértó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Nagykálló
paroĥo loke
Dato de konsekro 1812
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 18041812
Specifo
Enhaveco po 150 sidlokoj kaj starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Újfehértó, 4244, Debreceni út 1.
vdr

La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas sakrala historia monumento (deklarita en 2008) en urbo Újfehértó (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 14-a jarcento en tiu loko estis 3 apartaj vilaĝoj, ĉiuj havis kirkon. En 1610 sudslavaj ortodoksaj homoj alvenis. Tiam la iamaj katolikoj jam estis kalvinanoj, eĉ ili uzis la iaman katolikan kirkon. La loka bienulo konstruis katolikan kapelon en 1767, eĉ ankaŭ paroĥa rajto alvenis. En 1776 la kapelo kadukiĝis, poste 3 jardekojn la diservoj okazis en domo de la bienulo. La preĝejo videbla ankaŭ nun estis konstruita inter 1804-1812, sed la turo pretiĝis nur en 1814. La tiam patrono estis Ĉiuj Sanktuloj. La orgeno estis kreita en 1901 kaj trakonstruita en 1936. La patrona titolo ŝanĝiĝis al Patrono de Hungaroj en 1990. La kirko estis renovigita interne en 2001, ekstere en 2012.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ strato en korto, sed apude estas videblaj ŝtona kruco (2013), statuo pri Johano Nepomuko, komuna domo (2016) kaj kapeleto laŭ Lourdes (1962). La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kun bulba turpinto. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo ĝuste meze. En la turo 2 sonoriloj loĝas. Interne 2 kolonoj tenas la galerion. Erzsébet Tóth kreis la vitralojn en 2014.

Kermeso okazas en la 18-an de majo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La navo kun kruco