Preĝejo Naskiĝo de Maria (Sásd)
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Sásd
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sásd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Komló |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | –1796 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szabadság u. |
La preĝejo Naskiĝo de Maria estas monumento historia en urbo Sásd (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri paroĥa kirko de Sásd okazis en 1332. Dum dominado de turkoj la iama vilaĝo senhomiĝis, la kirko neniiĝis. Poste la alvenintoj eklezie apartenis al Vásárosdombó, pli poste al Vázsnok. En Sásd la katolika grupo formiĝis en 1750, ekde tiam ekzistas la matrikulaj datenoj. La preĝejo mem estis konstruita en 1796. La orgeno estis kreita en 1929, trakonstruita en 1986. La tri sonoriloj estis faritaj en 1926.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto, sed en la korto statuo pri Johano Nepomuko estas videbla. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La absido estas malpli larĝa, ol la navo. Interne la predikejo, mebloj kaj altaroj estas barokaj instalaĵoj faritaj el la 18-a jarcento. La ĉefaltara bildo prezentas naskiĝon de Maria. István Dorfmeister pentris la bildon.
Kermeso okazas en la 8-an de septembro.