Preĝejo Naskiĝo de Maria (Kemenessömjén)
Preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kemenessömjén |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
paroĥo | la zorganta paroĥo estas en Preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria (Celldömölk) |
Statuso | filio |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Naskiĝo de Maria estas romkatolika historia monumento en Kemenessömjén, kie ĝi estas la plej malnova konstruaĵo. La preĝejo mem kaj ankaŭ la historio similas al Preĝejo Sankta Stefano (Kemenesmihályfa).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri kirko okazis en 1339. Ĝuste post jarcento la kirko akiris permeson pri kermeso. Dum disetendiĝo de la reformacio ĉirkaŭ en 1550 la vilaĝanoj iĝis luteranoj kaj ili uzis la preĝejon. En 1732 la katolikoj armile reokupis ĝin. En 1755, poste inter 1785-1796 oni renovigis la preĝejon. En 1785 István Dorfmeister (1729) pentris la altaran bildon kaj freskojn, la altaro estis skulptita en 1787. La nuna fasado estas videbla ekde 1892. Arkeologoj esploris en la preĝejo en 1973. En 2018 granda fajro okazis en la preĝejo, la orgeno plene cindriĝis.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. La eniro povas okazi tra la turo. Super la enirejo estas blinda kvadrata fenestro. Ĉe la absido malgranda sakristio etendiĝas.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun 2 fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2019-01-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj