Preĝejo Marteno de Tours (Pétervására)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Marteno de Tours
Paroĥa preĝejo Marteno de Tours en Pétervására
Paroĥa preĝejo Marteno de Tours en Pétervására
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pétervására
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Parád
paroĥo loke, tamen zorganto en Erdőkövesd
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ferenc Povolny
Konstrustilo romantikismo, novgotiko
Konstruado 18121817
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Pétervására, Vár utca 3250
vdr

La preĝejo Marteno de Tours estas sakrala historia monumento en urbo Pétervására (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko kirko jam ekzistis en 1332, sed oni konjektas, ke ĝi estis konstruita en la 11-a jarcento. En 1696 oni konstruis en la nuna loko alian kirkon, ĝi estis renovigita en 1767. Tamen en 1811 ĝi estis malkonstruita kaj poste la nun videbla preĝejo estis finkonstruita en 1817. La orgeno estis kreita en 1869.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur monteto apud malnova tombejo. La kirko estas ĉirkaŭita per mezepoka defenda muro. La fasado estas simetria, meze la enireja parto reliefas, ĉe la anguloj po unu plejparte oklateraj turoj altiĝas. Super la enirejo estas 2 grandaj fenestroj, pli supre 4 malgrandaj fenestroj. La ĉefnavo havas po unu flanknavojn, kiel en la originaj bazilikoj. Sub la konstruaĵo estas kripto de la loka magnato, sed pro forpaso de la lasta ido en 1980 la kripto estis enmurita. La navo finiĝas en rektangula absido. El la malnova preĝejo restis kelke da mebloj. La altara bildo estis pentrita de János Mihály Hesz ĉirkaŭ 1815.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Altaro
Interno de la kirko