Preĝejo Marteno de Tours (Mátraterenye)
Preĝejo Marteno de Tours | |
---|---|
Preĝejo Marteno de Tours en Mátraterenye
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mátraterenye |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Bátonyterenye |
paroĥo | zorganto en Mátranovák |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Mátraterenye (Hungario), en parto Homokterenye (iama memstara vilaĝo).
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni konjektas, ke tiu ĉi romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. Iom poste, sed ankoraŭ en la sama jarcento konstruiĝis la apogpilieroj. En la frua 15-a jarcento gotika pordo estis konstruita kun kelkaj gotikaĵoj. En 1688 la turkoj okupis la preĝejon, tamen ne longe. La nun videbla fasado estas videbla ekde 1801, samtempe oni konstruis la sakristion kaj la firstotureto. Plena renovigo okazis en 1999.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola sur monteto en tombejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre estas kvarangula fenestro, ĉe la anguloj estas po unu pilieroj. Estas ankaŭ alia enirejo en flanko de la navo. La navo finiĝas en kvarangula absido pli mallarĝa, ol la navo. Sakristio aliĝas al la absido. Interne en la sanktejo mezepoka sidniĉo situas. La altara bildo estis pentrita en 1871.
Kermeso okazas en la 11-a de novembro.