Preĝejo Marteno de Tours (Bükkszentmárton)
Preĝejo Marteno de Tours | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bükkszentmárton |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Eger |
dekanujo | Ózd-Bélapátfalva |
paroĥo | zorganta paroĥo en Bélapátfalva |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | ŝtono |
Ligiloj | |
La preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Bükkszentmárton (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Supozeble tiu ĉi romanika kirko estis konstruita en la 12-a jarcento. En 1554 la turkoj detruis ĝin, la vilaĝo senhomiĝis. Helpe de agema ermito la kirko rekonstruiĝis en 1736, nature oni profitis la restintajn murojn, ŝtonojn. Tiam oni konstruis la sakristion kaj la firstotureton. En 1836 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola sur monteto ekster la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre estas fenestro kaj malplena niĉo, ĉe la anguloj estas po unu pilieroj. La navo finiĝas en plurlatera absido same larĝa kaj alta, ol la navo. Sakristio aliĝas al la navo. La ĉefaltaro estis farita en mezo de la 18-a jarcento. La altara bildo prezentas Sanktan Martenon.
Kermeso okazas en la 11-a de novembro.